Visite Maceió!
 
 
 
 
 
 
 
 
 
PARTICIPE DO 39º CONGRESSO BRASILEIRO DE ESPERANTO 
18 a 22/07/2004
Tema: "Esperanto nas Escolas" 

L. L. Zamenhof

Iniciador da Língua Esperanto

1859 - 1917

________________

"PARA CADA POVO, SUA LÍNGUA; PARA TODOS OS POVOS, ESPERANTO".

NEUSA PRISCOTIN MENDES

Mima2.jpg (27740 bytes)

Por pligrandigi la foton klaku sur gxi. 

BIOGRAFIO:

 

 

 

Cseh- metoda kurso               Gvidos Mima (Neusa Priscotin Mendes)

                                                           Baznivela   por lernantoj        (pagenda)

                                                                     Elmontra  por observantoj     (pagenda)

Tiu kurso celas homojn, kiuj ne havas  konon pri Esperanto au posedas  gxin tre suprajxe  au pasive. Al interesatoj spekti lecionojn de la metodo,  kio ne valoros kiel  instrurajtigo,  estas permesate partopreni  en la kategorio “observanto”. Tiu ne rajtos interveni iel ajn en la lecionon, sed povos partopreni alimomentan  45-minutoj-dauran kunvenon  kun  la kursgvidanto, kie  prezentigxos   klarigoj pri la metodo . Tiu estas rekta metodo disvolvita de Andreo Cseh, hungara instruisto, kiu furore disvastigis kaj instruis Esperanton  en diversaj landoj, dum brila epoko, kiam cirkulis la revuo La Praktiko  kaj kreigxis  la esperantista monero stelo. Gxi imitas la manieron kiel infano lernas la gepatran lingvon, travivante spertojn en kiu enkondukigxas pli-kaj-pli da vortprovizo kun tujposta abunda ties  aplikado en la  dumleciona konversacio. Gepatra lingvo estas tute ne permesata kaj la lernantoj estas stimulataj paroli  ekde la unua leciono, kio devigas ilin ekde la komenco pensi en la lernata lingvo.  Gxi do estas rekta paroliga interaga kurso, sen utiligo de la gepatra lingvo.

Gvidlibro pri la metodo (celanta instruantojn) estas libere vendata en la libroservo de BEL.  La rajto instrui per la metodo estas liverata de IEI, Internacia Esperanto Instituto, kun sidejo en Hago, Nederlando. Informoj  pri  tio estos liveritaj al interesatoj dum la 45-a minuta kunveno celanta la observantojn.  

Esperantumado  (senpaga)           Gvidos Mima (Neusa Priscotin Mendes)

Programero celanta homojn jam transpasintajn bazan kurson

Dum du  horoj  esperantistoj jam transpasintaj bazan kurson esperantumos  diversmaniere stimulitaj: ludoj, engrupaj paroladoj, gimnastikado, kantado, dancado, ktp.  La aktivajxoj  devas esti antauplanitaj, pro tio,  je cxiu ero eblas   partopreni   determinita nombro da homoj.  Estas necese  scii, kiom da homoj intencas partopreni, sekve de tio, devas okazi  aligxo por la  aktivajxoj. La nombrolimo de aligxintoj estos anoncita en la kongreso mem, same kiel la procedoj por  surloke aligxi.  Ne alihxintoj povas eventuale eniri la cxambron kaj spekti lau  disponebleco de sidlokoj. Tamen tiuj devas resti parolsilentaj kaj senbruaj por ne forlogi la atenton de la partoprenantoj, kaj la rajto eniri  en la cxambron liberigxos nur en determinitaj momentoj, inter la eroj  disvolvigxantaj.  Por tio la cxambropordo estos gardita.

 

 

 

PARTICIPE DA ÚNICA COMUNIDADE VERDADEIRAMENTE INTERNACIONAL SEM PROBLEMAS DE COMUNICAÇÃO !